Paradizo de l'Revo
(Teksto J. Richepin Muziko T.Faverial)
Mi tuj enþipiøos, am-korsar',
Gaje el de l'strand', post migra mevo,
Sur la ora ond' de via har',
Por la paradiz' de l'flora revo.
Via flirta jup', æe l'nokta vent',
Þvelos, flugaj faldoj, kvazaù veloj,
Kaj nun sur la nigra firmament'
Jen okuloj viaj : brilaj steloj.
Via lipo brila pro karmin'
Estos la lantern' æe l'direktilo
Via blua bant', signalstamin'
Via blanka haùt', la luna brilo.
Pretas la trinka¼'... kaj proviant',
Æio por l'vojaø' de nia paro:
Estos kisoj mil, kaj kant', kaj kant'...
Ebriiøos tuta þipanaro.
Kaj ni albordiøos, tie for,
Jen sur fajna strand', mevin' kaj mevo,
En la blua land', sub suna glor'
En la paradiz' de l'flora revo.