Al joko

(Teksto M.Redoulez muziko T.Faverial)

 

Dum cia finkarto dramkrias

nebulo aùroron strangolas

tro malfruas nun, mi ja scias

tamen al ci mi plu parolas.

 

Æar ci poreterne ekvekis

en mi la sentemon al Arto

nigrajn turmentojn øi forstrkis,

kune nin portis al bonfarto.

 

Verþajne ci ne plu cin aùdis,

¼us kiam marmore blankeca

malpendumita ci plu laùdis

kanton per diro plej apreca:

 

Gitaro nin morde regalas,

dum akordiono plenspiras,

fronte al morto ni batalas

kaj ni fiere plueniras.

 

Revenas la suno refrene

tra helaj kaj klaraj voæsonoj,

æio þanøiøis jam serene.

plene ni øuu per kanzonoj.

 

Sed fluas la tempo forblova

sciante, ke ci ne plu estas,

æi tiu kantspektaklo nova

simple por lumaj steloj festas.